Mi eklernis Esperanton en 2011, kaj foje ekzercis ekde tiam. Ĉi tiuj estas miaj plej longaj Esperanto-skribaĵoj, ili estis skribitaj kiam mi studis.
by Madison Scott-Clary
Inter ĝuo kaj timo
Estas loko de tro da signifo.
Apud kompreno, ekster saĝo,
Tamen ĝi tutampleksas.
Mi kompareble malgrandas
Kaj ĝi tro granda estas.
Nekomprenebla
Nekontestebla,
Senmova kaj ĉiam ŝanĝiĝema.