Esperantskribaĉoj

Mi eklernis Esperanton en 2011, kaj foje ekzercis ekde tiam. Ĉi tiuj estas miaj plej longaj Esperanto-skribaĵoj, ili estis skribitaj kiam mi studis.

View the Project on GitHub makyo/esperanto

07 October 2018 - Asertu

Disvolvu mian haŭton el mia karno
Verŝu mian sangon el mi kiel vino
Prenu mian vivon, tenu ĝin sub via lango:
    Amara pilolo por gustumi


28 September 2018 - Numeno

Inter ĝuo kaj timo
Estas loko de tro da signifo.
Apud kompreno, ekster saĝo,
Tamen ĝi tutampleksas.
Mi kompareble malgrandas
Kaj ĝi tro granda estas.
Nekomprenebla
Nekontestebla,
Senmova kaj ĉiam ŝanĝiĝema.